Harpokrato | |
---|---|
greka dio | |
Informoj | |
Eble sama | Horuso |
Sekso | vira |
En malfrua greka mitologio, kiel ĝi evoluis en ptolemaia Aleksandrio, estas Harpokrato (greke Ἁρποκράτης) dio de silento. Fiziognomio de Harpokrato estis transprenita laŭ fiziognomio de egiptia dio de infano Horuso. En la Antikva Egiptio Horuso prezentis nove naskitan Sunon, kiu eliras ĉiutage dum tagiĝo. Kiam grekoj sub estrado de Aleksandro la Granda militakiris Egiption, transformis egiptian dion Horuson en sian helenisman dion nomatan Harpokrato baziĝante ĉe tio je egiptia Har-pa-khered aŭ Heru-pa-khered (“Horus infano”).
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search